Zeved habat (en Hebrea: זֶבֶד הַבָּת), konata ĉefe kiel brita (en hebrea: בריתה), kaj ofte kiel simĥat bat (en hebrea: שמחת בת) estas juda nomiga ceremonio por inaj beboj.
En la komunumoj de Aŝkenazoj, nomigaj ceremonioj por bebinoj ne estis disvastigitaj kaj ofte limiĝis al tio ke la patro anoncis la nomon de la bebino en la sinagogo en Ŝabato, lundo, mardo aŭ en alia okazo kiam la Torao estas legata post la nasko.
En la komunumoj de Sefardoj la zeved habat estas kutime celebrata en la unua monato de la nasko. Ĝi okazas private en la sinagogo aŭ en festo hejme. Ĝi ofte estas estrata de la fakulo ḥakhám aŭ muzikestro (ĉantestro) hazzan. La ĉefaj elementoj de la ceremonio estas la danko de la patrino pro la havigo de la bebo (Birkat HaGomel); la deklamado de la Kantoj de la kantoj [1] Arkivigite je 2021-06-15 per la retarkivo Wayback Machine 2:14 (kaj, en okazo de la unua filino naskita al la patrino, Kantoj de la kantoj [2] Arkivigite je 2021-06-15 per la retarkivo Wayback Machine 6:9); kaj la nomiga preĝejo mem en la formo de Mi ŝeberaĥ (imoteinu).